Oliver Wendell Holmes, Sr.

Oliver Wendell Holmes, Sr.
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1809 (1809-08-29)
en Kembriĝo
Morto 7-an de oktobro 1894 (1894-10-07) (85-jaraĝa)
en Bostono
Tombo tombejo Mount Auburn Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Harvard Medical School (en) Traduki
Phillips Academy (en) Traduki
kolegio Harvard Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Abiel Holmes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sarah Wendell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Amelia Lee Jackson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Oliver Wendell Holmes, Jr., Edward Jackson Holmes, Sr. (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto
romanisto
medical writer (en) Traduki
universitata instruisto
poeto
kuracisto-verkisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Autocrat of the Breakfast-Table ❦
Ode for Washington’s Birthday ❦
Angel of Peace ❦
A Ballad of the Boston Tea Party ❦
Lord of All Being ❦
Old Ironsides ❦
The Flower of Liberty ❦
The Katydid ❦
The Sweet Little Man vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Oliver Wendell Holmes, Sr, en 1853.

Oliver Wendell Holmes, Sr. (29a de Aŭgusto, 1809 – 7a de Oktobro, 1894) estis usona kuracisto, poeto, profesoro, preleganto, kaj aŭtoro baze en Bostono. Membro de la grupo de Poetoj Fireside, liaj revizioj aklamis lin kiel unu el plej bonkvalitaj verkistoj tiutempe. Liaj plej famaj prozaĵoj estas la serio "Breakfast-Table", kiu ekis per The Autocrat of the Breakfast-Table (1858). Li estis ankaŭ grava medicina reformisto.

Naskiĝinta en Kembriĝo (Masaĉuseco), Holmes estis edukita ĉe la Phillips Academy de Harvard College. Post gradigo el Harvard en 1829, li dum mallonge studis juron antaŭ turniĝi al medicina profesio. Li ekverkis poezion je komenca aĝo; unu el liaj plej famaj verkoj, "Old Ironsides", estis publikigita en 1830 kaj estis influa en la eventuala konservado de la fregato USS Constitution. Sekve de trejnado ĉe prestiĝaj medicinaj lernejoj de Parizo, Holmes ricevis sian M.D. el Medicina Altlernejo de Universitato Harvard en 1836. Li instruis ĉe la Medicina fakultato de Kolegio Dartmouth antaŭ reveni al instruado ĉe Harvard kaj, dum ioma tempo, servis kiel dekano tie. Dum sia longa profesoreco, li iĝis defendanto por variaj medicinaj reformoj kaj elstare enkondukis la polemikan ideon ke doktoroj estis kapablaj porti puerperan? febron el paciento al paciento. Holmes retiriĝis el Harvard en 1882 kaj pluverkis poezion, romanojn kaj eseojn ĝis sia morto en 1894.

Ĉirkaŭita de la literatura elito de Boston — kiu inkludis amikojn kiaj Ralph Waldo Emerson, Henry Wadsworth Longfellow, kaj James Russell Lowell — Holmes lasis neforviŝeblan spuron sur la literatura mondo de la 19a jarcento. Multaj el liaj verkoj estis publikigitaj en The Atlantic Monthly, nome gazeto kiun li nomigis. Pro siaj literaturaj atingoj kaj aliaj plenumoj, li ricevis nombrajn honorajn gradojn el universitatoj tra la tuta mondo. La verkoj de Holmes ofte rememoris sian devenan areon de Bostono, kaj multo el ĝi estis humura aŭ babileca. Kelkaj el liaj medicinaj verkoj, elstare lia eseo de 1843 rilate al kontaĝo de puerpera febro, estis konsideritaj plinovigaj tiame. Li estis ofte alvokita al eldono de porokaza poezio, aŭ poemoj verkitaj specife por evento, kiaj multaj okazoj ĉe Harvard. Holmes ankaŭ popularigis kelkajn terminojn, kiaj "Boston Brahmin" kaj "anestezo".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne